Le Monde diplomatique en Esperanto  Por  arte de portada

Le Monde diplomatique en Esperanto

De: Le Monde diplomatique
  • Resumen

  • Ĉiumonate per podkasto, la ĉefartikolo kaj aliaj eltiraĵoj el nia kritika monatgazeto de informoj kaj analizoj. Redaktata en Parizo ekde 1954 kun Esperanta versio ekde 2002, Le Monde diplomatique eldoniĝas en 25 lingvoj, kaj ĝin legas unu miliono da homoj tra la mondo. Ni speciale okupiĝas pri aŭtoritata ĵurnalismo, elstarante sur la ĉiam pli unuforma tereno de la amaskomunikiloj pro nia kritika vidkapablo, profundaj analizoj pri mondaj aferoj, kaj raportoj lumigantaj la staton de nia planedo. La «Diplo» estas sendependa kaj internacia, kun freŝa perspektivo pri la mondo. Vi trovos la tekstojn kaj la ceteron de la gazeto ĉe https://eo.mondediplo.com

    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Le Monde diplomatique
    Más Menos
Episodios
  • Israelo-Irano, la baldaŭa milito
    May 17 2024

    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3199.html


    Dum bataloj kaj israelaj bombadoj daŭras en Gazao, kie la homaj vivkondiĉoj senĉese pli katastrofiĝas, nova konflikto kun eventualaj ruinigaj konsekvencoj estis ĵus evitita inter Telavivo kaj Teherano. Tamen, nenio ŝajnas havi la kapablon ĉesigi alfrontiĝan logikon inter tiuj du malamikoj. Akram Belkaïd, «Le Monde diplomatique», Majo 2024.


    Foto: Israela ĉasaviadilo ekflugas je la 15-a de Aprilo 2024 dum la pafinterŝango inter Israelo kaj Irano. (Publikaĵo.)


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    19 m
  • Senriskaj asekuristoj
    Apr 30 2024

    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/05/article3200.html


    Ventegoj, sekecoj, inundoj … Ĉie en la mondo la pliiĝo de la klimataj malcertecoj kaŭzas konsiderindajn perdojn por la asekuristoj. Tiuj, ĉi-okaze, ne faras al si tro da demandoj. Se risko fariĝas tro kosta, ili altigas la kontribuaĵojn ; se tio ne sufiĉas, ili ĉesas ĝin kovri. «Le Monde diplomatique», Majo 2024.


    Artverko: Winslow Homer. — «Danger» (Danĝero), 1883-1887.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    6 m
  • La historio kiel armilo
    Mar 31 2024

    Legu la tekston de tiu ĉi artikolo — https://eo.mondediplo.com/2024/04/article3194.html


    Tio estas kvazaŭ la ludo de sep diferencoj, sed inverse. Anstataŭ serĉi malegalecojn en du preskaŭ identaj bildoj, necesas trovi komunaĵojn en malsamaj bildoj, sed kiuj enhavas tiom da detaloj ke oni ĉiam povas trovi iajn similaĵojn. Tempoj de milito taŭgas aparte bone por tio. «Le Monde diplomatique», Aprilo 2024.


    Foto: la brita ĉefministro, Neville Chamberlain, dismontras la Munĥenan interkonsenton ĉe la aerodromo de Heston, okcidente de Londono, je la 30-a de Septembro 1938.


    Hosted on Acast. See acast.com/privacy for more information.

    Más Menos
    14 m

Lo que los oyentes dicen sobre Le Monde diplomatique en Esperanto

Calificaciones medias de los clientes

Reseñas - Selecciona las pestañas a continuación para cambiar el origen de las reseñas.